Ĉefa paĝo

Arkivo : Teatraĵo

la 20-a de Januaro, 2006

Arta Festo

Oni okazigos la teatran branĉon de la arta festo de la urbaj altlernejoj de Osako en la 21-a kaj la 22-a de janunaro, nome morgaŭ kaj postmorgaŭ.
La arta festo konsistas el tri branĉoj: muzika, ekspozicia kaj teatra.

Sep lernejoj partoprenas en la teatra branĉo.
En la 21-a de januaro, sabato:
je 12:40, la Komerca Altlernejo de Curumi,
je 14:00, la Komerca Altlernejo de Tennoĝi,
je 15:20, la Komerca Altlernejo de Higaŝi.
En la 22-a de januaro, dimanĉo:
je 10:20, la Altlernejo de Kogej,
je 11:40, la Altlerneja Sekcio de la Blindula Lernejo,
je 13:20, la Altlernejo de Ogimaĉi,
je 14:40, la Altlernejo de Minami.

Oni povas vidi ĉiun teatraĵon senpage ĉe la "Kodomo Bunka Sentaa(Kultura Centro por Infanoj)", kiu lokiĝas apud la Biblioteko de Ĉuo, la stacidomo de Niŝinagahori de subtera fervojo de Osako.

la 3-a de Novembro, 2006

Teatra konkurso de altlernejoj en Osako

En Japanio studentoj de altlernejoj partoprenas en kluboj de diversaj kampoj. La klubojn gvidas instruistoj de la altlernejo.

Teatraj kluboj havas konkursojn en diversaj niveloj. La altlernejoj kun la plej supera premio gajnas la reprezentecon por la konkurso de la tuj pli alta nivelo.

La plej supera estas tiu de la Tuta Japanio. Oni dividas Japanion en 8 distrikotoj: Hokajdo, Tohoku, Kanto, Centra Japanio, Kinki, Ĉugoku, Ŝikoku kaj Kjuŝu. La distrikto Kanto donas sian reprezentecon al 3 altlernejoj kaj la aliaj distriktoj donas la sian al unu sola kaj la gubernio kiu okazigas la konkurson donas sian reprezentecon al unu altlernejo.

La gubernioj en la distrikto donas sian reprezentecon al unu aŭ pli da altlernejoj. La nombron difinas la distrikto. En la distrikto Kinki, Osako 3, Hjogo 2, aliaj 1 kaj la gubernio kiu okazigas la konkurson de Kinki elekas 1 pli.

En la gubernio Osako oni dividas en 10 distriktoj. Ĉiu distrikto donas sian reprezentecon al unu altlernejo kaj la distrikto al kiu apartenas la reprezentanto por Kinki en la lasta jaro elektas 1 pli.
La konkursoj de la distriktoj en Osako komenciĝis hodiaŭ.

Pri "Teatraĵo"

Tiu ĉi estas la paĝo de ĉiuj artikoloj skribitaj en la kategorio "Teatraĵo" de la blogo "TAGLIBRO de birdo". La artikoloj estas en la ordo de la malnova al la nova.

La antaŭa kategorio estas "Movable Type".

Troviĝas aliaj artikoloj. Volu vidi ankaŭ la ĉefan paĝon kaj la paĝon de arkivoj.