« Moviĝis | Ĉefa Paĝo | Feliĉan Novjaron »

Teatra konkurso de altlernejoj en Osako

En Japanio studentoj de altlernejoj partoprenas en kluboj de diversaj kampoj. La klubojn gvidas instruistoj de la altlernejo.

Teatraj kluboj havas konkursojn en diversaj niveloj. La altlernejoj kun la plej supera premio gajnas la reprezentecon por la konkurso de la tuj pli alta nivelo.

La plej supera estas tiu de la Tuta Japanio. Oni dividas Japanion en 8 distrikotoj: Hokajdo, Tohoku, Kanto, Centra Japanio, Kinki, Ĉugoku, Ŝikoku kaj Kjuŝu. La distrikto Kanto donas sian reprezentecon al 3 altlernejoj kaj la aliaj distriktoj donas la sian al unu sola kaj la gubernio kiu okazigas la konkurson donas sian reprezentecon al unu altlernejo.

La gubernioj en la distrikto donas sian reprezentecon al unu aŭ pli da altlernejoj. La nombron difinas la distrikto. En la distrikto Kinki, Osako 3, Hjogo 2, aliaj 1 kaj la gubernio kiu okazigas la konkurson de Kinki elekas 1 pli.

En la gubernio Osako oni dividas en 10 distriktoj. Ĉiu distrikto donas sian reprezentecon al unu altlernejo kaj la distrikto al kiu apartenas la reprezentanto por Kinki en la lasta jaro elektas 1 pli.
La konkursoj de la distriktoj en Osako komenciĝis hodiaŭ.