la 11-a de Februaro, 2009

Mi baldaŭ fermos ĉi tiun blogon.

Pro sistema kialo mi fermos ĉi tiun blogon baldaŭ.
Estas ne certe ĉu mi remalfermu blogon en alia loko aŭ ne.

la 11-a de Aŭgusto, 2007

La 92a Universala Kongreso

Mi partoprenis en la 92a Universala Kongreso en Jokohamo.
Pro mia laboro mi iris al Jokohamo en la 9a de aŭgusto.
Mi vidis miajn malnovajn amikojn tie.
Oni elektis la novan prezidanton de UEA.

la 8-a de Aŭgusto, 2007

Universala Kongreso en Jokohamo

Nun Universala Kongreso en Jokohamo.
Pro mia laboro ĝis hodiaŭ mi ne povis partopreni en ĝi.
Mi iros al Jokohamo morgaŭ kaj partoprenos en ĝi.

la 17-a de Aprilo, 2007

Ĉu vi volas havi mortigilon?

Oni refoje mortigis multajn studentojn en Usono, kie oni povas havi pafilon laŭleĝe.
Kial oni permesas havi mortigilon? Kiom da studentoj devas esti mortigataj? Mortigiloj devas esti malpermesataj.

Mi tre bedaŭras ke oni pafis la urbestron de Nagasaki, Japanio. En Japanio estas kontraŭ leĝo havi pafilon.

la 17-a de Januaro, 2007

12a datreveno

Hodiaŭ estas la 12a datreveno de la Tertremego de Hanŝin.
Ni ne devas forgesi la aferon.
En la lasta jaro mi skiribis iom pri la Tertermego. Volu legi ĝin.