Ĉefa paĝo

Arkivo : Movable Type

la 26-a de Januaro, 2006

blogoj

Mi nun havas 4 blogojn.
Mi kreis la blogojn per Movable Type, probable plej konata.
Ĝia versio ĝis 3.1 permesis plej multe 3 blogojn por la limigita persona licenco. Tamen ĝia versio 3.2 permesas senlime.
Mi skribas japane en 3 blogoj kaj esperante en unu, nome ĉi tiu.

Estas tre malfacile skribi en ĉiuj blogoj en ĉiu tago. Pardonu al mi, ke mi ne skribas ĉiutage ĉi tie.

la 1-a de Februaro, 2006

Kalendaro

Nova monato.
Ĉu vi rimarkis ke la kalendaro ŝanĝis kaj aperis ligilo por la lasta monato?
Mi aranĝis ĉi tiun blogon tiel laŭ la libroj koncernantaj al Movable Type.

la 1-a de Aŭgusto, 2006

Esperantigi la datojn por la versio 3.3

Mi volas altigi la version de ĉi tiu blogo. Tamen ia eraro malhelpas min.
Kaj mi povis esperantigi la datojn por la nuna versio 3.2, sed mi ne sukcesis esperantigi por la versio 3.3.
Ĉu iu sukcesis esperantigi la datojn?

la 14-a de Septembro, 2006

Sukcesis esperantigi la datojn

Mi skribis ke mi ne sukcesis esperantigi la datojn, tamen mi sukcesis.
"Esperanto" aperis por la lingvo de la datoj nur post ia ŝanĝo.

Pri "Movable Type"

Tiu ĉi estas la paĝo de ĉiuj artikoloj skribitaj en la kategorio "Movable Type" de la blogo "TAGLIBRO de birdo". La artikoloj estas en la ordo de la malnova al la nova.

La antaŭa kategorio estas "Matematiko".

La sekvanta kategorio estas "Teatraĵo".

Troviĝas aliaj artikoloj. Volu vidi ankaŭ la ĉefan paĝon kaj la paĝon de arkivoj.