Ĉefa paĝo | Februaro 2006 »

Arkivo de Januaro 2006

la 8-a de Januaro, 2006

Komencis blogon.

Mi nove komencis blogon en Esperanto.

Legi plu "Komencis blogon." »

la 10-a de Januaro, 2006

Inaŭguro

En Japanio plejparto de lernejoj ekskluzive de universitatoj havas tri sezonojn en unu jaro.
Kaj lernejoj komenciĝas en aprilo. La tria aŭ la lasta sezono komenciĝas en januaro.
Mi instruas en altlernejo kaj mia lernejo inaŭguris hodiaŭ.
Ordinare ni inaŭguras en la 8-a de januaro, sed estis dimanĉo en ĉi tiu jaro, kaj la 9-a estis la Festo de Maturiĝo nome ferio, kiu nun estas la dua lundo de januaro.

la 12-a de Januaro, 2006

Matematika esprimo amata de Doktoro

Mi legis la libron titolitan "Hakaseno aisita suusiki(Matematika esprimo amata de Doktoro)", kiu estas vaste konata kaj legata de multaj nematematikistoj en Japanio.
En la libro aperas multaj matematikaĵoj: primoj, frataj numeroj ktp., kiuj estas tre familiaraj al mi, kiu instruas matematikon en altlernejo.
Min tre interesas tio, ke tia libro interesas nematematikistojn.

Frataj numeroj estas tia paro de entjeroj, ke la sumo de ĉiuj divizoroj escepte de si mem de unu el ili koincidas kun la alia kaj inverse.
Ekzemplo: 220 kaj 284.

la 16-a de Januaro, 2006

11-a datreveno

La 17-a de januaro estas la 11-a datereveno de la Tertremo de Hanŝin.
Je 5:46 en la tago(japana horo, 20:46 en la 16-a de januaro UTC), 1995, min vekis granda tremo. Mi ne povis moviĝi, nek mia edzino apud mi.
Kiam la tremo finiĝis, mi ĉirkaŭiris en la domo. Mi trovis miajn filojn ekster danĝero. Mi trovis ke io falis sur la kranon en la kuirejo, kio malfermis la kranon.

Televido diris ke trajnoj iras en ordo. Estis strange ke la tertrema intenso en Kobeo ne aperas sur televido.
Mi iris al la stacidomo kaj trovis ke trajnoj ne iras en ordo. Trajnoj haltis pro la tertremo kelkan tempon. Oni anoncis ke aliaj trajnoj krom Kintecu ne iras.

Mi alvenis al mia lernejo malfruiĝinte ĉ. 1 horo. Plejparto de miaj kolegoj ne alvenis. Ĉ. kvinono de la studentoj venis al la lernejo. Mi vidis televide la teruran scenon de Kobeo.

la 20-a de Januaro, 2006

Arta Festo

Oni okazigos la teatran branĉon de la arta festo de la urbaj altlernejoj de Osako en la 21-a kaj la 22-a de janunaro, nome morgaŭ kaj postmorgaŭ.
La arta festo konsistas el tri branĉoj: muzika, ekspozicia kaj teatra.

Sep lernejoj partoprenas en la teatra branĉo.
En la 21-a de januaro, sabato:
je 12:40, la Komerca Altlernejo de Curumi,
je 14:00, la Komerca Altlernejo de Tennoĝi,
je 15:20, la Komerca Altlernejo de Higaŝi.
En la 22-a de januaro, dimanĉo:
je 10:20, la Altlernejo de Kogej,
je 11:40, la Altlerneja Sekcio de la Blindula Lernejo,
je 13:20, la Altlernejo de Ogimaĉi,
je 14:40, la Altlernejo de Minami.

Oni povas vidi ĉiun teatraĵon senpage ĉe la "Kodomo Bunka Sentaa(Kultura Centro por Infanoj)", kiu lokiĝas apud la Biblioteko de Ĉuo, la stacidomo de Niŝinagahori de subtera fervojo de Osako.

la 26-a de Januaro, 2006

blogoj

Mi nun havas 4 blogojn.
Mi kreis la blogojn per Movable Type, probable plej konata.
Ĝia versio ĝis 3.1 permesis plej multe 3 blogojn por la limigita persona licenco. Tamen ĝia versio 3.2 permesas senlime.
Mi skribas japane en 3 blogoj kaj esperante en unu, nome ĉi tiu.

Estas tre malfacile skribi en ĉiuj blogoj en ĉiu tago. Pardonu al mi, ke mi ne skribas ĉiutage ĉi tie.

la 29-a de Januaro, 2006

bovaĵo el Usono

Kiam bovo troviĝis en Usono infektita je la Bova Spongforma Encefalpatio, Japanio melpermesis enporti bovaĵojn el Usono.

Antaŭ ĉirkaŭ unu monato Japanio kaj Usono konsentis ke Japanio enportas bovaĵon el Usono sub la kondiĉo ke la bovaĵo devas esti tiu de la bovo ĝis la aĝo de 20 monatoj kaj ke spino devas esti forlasita.
Tamen japana inspektisto trovis bovaĵon kun spino.

Baldŭ troviĝis ke la buĉa fabriko ne sciis ke ĝi devas forlasi spinon de la bovaĵo por Japanio. Kaj en ĉiu fabriko kiu buĉas por Japanio estas inspektisto por kontroli tion. La inspektisto troviĝis ke li ne sciis tion.

Usono ne volas plenumi la kondiĉon. Tio estas la problemo. Sed Usono diras ke la bovaĵo estas sendanĝera, ne klarigas kial la inspetisto ne sciis la kondiĉon.

Pri "Januaro 2006"

Ĉi tie troviĝas ĉiuj artikoloj skribitaj en Januaro 2006 por la blogo "TAGLIBRO de birdo". La artikoloj estas en la ordo komence de la malnova al la nova.

La pli nova arkivo estas &quto;Februaro 2006".

Troviĝas aliaj artikoloj. Volu vidi ankaŭ la ĉefan paĝon kaj .