Komencis blogon.
Mi nove komencis blogon en Esperanto.
Por esperantigi tagojn en la blogo per Movable Type, modifu jene:
En la dosiero lib/MT/Util.pm,
inter la linioj:
%Languages = (
kaj
);
aldonu:
'eo' => [
[ ("dimanĉo", 'lundo', 'mardo', 'merkredo',
"ĵaŭdo", 'vendredo', 'sabato') ],
[ ( 'Januaro', 'Februaro', 'Marto', 'Aprilo', 'Majo', 'Junio',
'Julio', "Aŭgusto",
'Septembro', 'Oktobro', 'Novembro', 'Decembro' ) ],
[ qw( AM PM ) ],
"%Y.%m.%d. %H:%M",
"la %e-a de %B, %Y",
"%H:%M",
],En la dosiero tmpl/cms/cfg_prefs.tmpl,
inter la linioj:
<select name="language" id="language">
kaj
</select>
aldonu:
<option value="eo"<TMPL_IF NAME=LANGUAGE_EO> selected="selected"</TMPL_IF>><MT_TRANS phrase="Esperanto"></option>En la dosiero extlib/DateTime/Locale.pm,
inter la linioj:
my %OldAliases =
( #'Afar' => undef, # XXX
kaj
);
aldonu:
'Esperanto' => 'eo_EO',
Kaj vi povas selekti Esperanton por la lingvo de la tagoj.
Komento
Gratulon pro la blogo. Mi utiligis jam faritan blog-servon kaj ne povas libere adapti kaj tute esperantigi mian stilfolion.
Nu, por vizitanto el de la paĝo de Birdo estus sufiĉe, sed por denuna vizitanto pere de RSS-legilo, estus pli bone aperigi vian (plum)nomon kiel parto de la blog-titolo aŭ subtitolo. Se ne, oni tute ne povas identigi kiu 'mi' estas.
Skribita de: Sibazyun | 2006.01.09. 01:24
Dankon por via vizito kaj komento.
Mi aldonis "de birdo" al la titolo.
Skribita de: birdo | 2006.01.09. 11:43