« Matematika esprimo amata de Doktoro | Ĉefa Paĝo | Arta Festo »

11-a datreveno

La 17-a de januaro estas la 11-a datereveno de la Tertremo de Hanŝin.
Je 5:46 en la tago(japana horo, 20:46 en la 16-a de januaro UTC), 1995, min vekis granda tremo. Mi ne povis moviĝi, nek mia edzino apud mi.
Kiam la tremo finiĝis, mi ĉirkaŭiris en la domo. Mi trovis miajn filojn ekster danĝero. Mi trovis ke io falis sur la kranon en la kuirejo, kio malfermis la kranon.

Televido diris ke trajnoj iras en ordo. Estis strange ke la tertrema intenso en Kobeo ne aperas sur televido.
Mi iris al la stacidomo kaj trovis ke trajnoj ne iras en ordo. Trajnoj haltis pro la tertremo kelkan tempon. Oni anoncis ke aliaj trajnoj krom Kintecu ne iras.

Mi alvenis al mia lernejo malfruiĝinte ĉ. 1 horo. Plejparto de miaj kolegoj ne alvenis. Ĉ. kvinono de la studentoj venis al la lernejo. Mi vidis televide la teruran scenon de Kobeo.

Mencioj

Ĉi tiu listo referencas la jenan arikolon: 11-a datreveno:

» [4科学][2歴史]阪神大震災 from エスペラント探語帳
 11年前の1月17日に阪神淡路大震災が起こった。私自身は関東地方で無事であったが、ニュースで見た様子などを、当時唯一のメーリングリスト(に相当する)so... [Por legi plu]