« 12a datreveno | Ĉefa Paĝo | Universala Kongreso en Jokohamo »

Ĉu vi volas havi mortigilon?

Oni refoje mortigis multajn studentojn en Usono, kie oni povas havi pafilon laŭleĝe.
Kial oni permesas havi mortigilon? Kiom da studentoj devas esti mortigataj? Mortigiloj devas esti malpermesataj.

Mi tre bedaŭras ke oni pafis la urbestron de Nagasaki, Japanio. En Japanio estas kontraŭ leĝo havi pafilon.

Komento

Nu, en Usono, la unua aldono de nia konstitucio donas la rajton por porti armilojn. Multaj usonanoj kontraŭstaras la kontraŭleĝiĝadon de armilojn pro tio, ke ĝi forprenas liberecon (kaj kontraŭas la kvazaŭsankta konstitucio). Ĉu vi volas, ke mortigistoj venkas per forprenanta nian liberecon?

Parenteze Kanado havas pli da rajtoj pri la posedado de pafiloj, sed ekzistas malpli da murdoj ol en Usono.

Vi protektas nur la liberecon mortigi alian personon.
Antaŭ kelkaj jaroj oni pafmortigis japanan studenton, kiu ne portis armilon. Li nur misvizitis la mortiginton en la tago de Haloween. Li ne komeprenis la vorton Freeze!. Plejparto de japanoj eksciis por la unua fojo ke la vorto signifas ke "Haltu!".
Ĉu vi mortigados nin?
Mi ne volas viziti la landon kie oni mortigas misvizitanton.

Afiŝi

(Via komento aperos post la rekono de la administranto de ĉi tiu blogo.)