« Japana sistemo de lernejoj | Ĉefa Paĝo | japanaj altlernejoj »

Tennoo

Oni ĝenerale tradukas la Tennoon imperiestro. Tamen Japanio ne estas imperio, tial imperiestro ne povas esti.

La japana konstitucio diras ke la Tennoo estas la simbolo de Japanio kaj ke la Tennoeco estas hereda. Kaj la Kodo por la Tennoa Familio difinas ke viroj el la virflanka devenlinio de la Tennoa Familio heredas la Tennoecon. Tamen la nuna Tennoo havas nur du filojn, kaj post la pli juna filo viroj ne naskiĝis en la Tennoa Familio. La filoj havas nur filinojn.

Nun oni diskutas ĉu virinoj heredu la Tennoecon aŭ ne.