« Marto 2006 | Ĉefa paĝo | Majo 2006 »

Arkivo de Aprilo 2006

la 12-a de Aprilo, 2006

sakuro

Sakuro estas la nacia floro de Japanio kaj japanoj tre amas la floron.
La lerneja jaro komenciĝas en aprilo kaj sakuro floras en la fino de marto aŭ en aprilo, nome en la tago de la enira ceremonio ofte floras sakuroj.

la 29-a de Aprilo, 2006

Verda(?) tago

Hodiaŭ estas nacia ferio nomata "verda tago".

Japanio havas sian propran eraon. Antikve oni ŝanĝis eraon iam pro malbona afero, iam pro morto de tennoo kaj pro aliaj kialoj. Hodiaŭ la registaro ŝanĝas eraon kiam tennoo morits.

Ĉi tiu jaro estas la 18a jaro de Heisei. La erao Heisei komenciĝis en la 8a de januaro, 1989. Antaŭ tiu tago estis erao de Ŝoŭa. La 29a de aprilo estis la naskiĝtago de la tennoo Ŝoŭa. Post lia morto la ferio "naskiĝtago de tennoo" heredis la 23a de decembro, la naskiĝtago de la nuna tennoo, kiu nun ne havas nomon.

Tennoo ne havas nomon kiam li vivas. Li nomiĝas post sia morto probable la nomo de la erao kiam li estis tennoo. La 29a de aprilo restas ferio kun la nomo de "verda tago".

Se la naskiĝtagoj de tennoo restados ferioj, post kelkaj jarcentoj plejparto de la jaro estos ferioj.

Pri "Aprilo 2006"

Ĉi tie troviĝas ĉiuj artikoloj skribitaj en Aprilo 2006 por la blogo "TAGLIBRO de birdo". La artikoloj estas en la ordo komence de la malnova al la nova.

La pli malnova arkivo estas "Marto 2006".

La pli nova arkivo estas &quto;Majo 2006".

Troviĝas aliaj artikoloj. Volu vidi ankaŭ la ĉefan paĝon kaj .