Ĉefa paĝo

Arkivo : Lernejo

la 10-a de Januaro, 2006

Inaŭguro

En Japanio plejparto de lernejoj ekskluzive de universitatoj havas tri sezonojn en unu jaro.
Kaj lernejoj komenciĝas en aprilo. La tria aŭ la lasta sezono komenciĝas en januaro.
Mi instruas en altlernejo kaj mia lernejo inaŭguris hodiaŭ.
Ordinare ni inaŭguras en la 8-a de januaro, sed estis dimanĉo en ĉi tiu jaro, kaj la 9-a estis la Festo de Maturiĝo nome ferio, kiu nun estas la dua lundo de januaro.

la 20-a de Januaro, 2006

Arta Festo

Oni okazigos la teatran branĉon de la arta festo de la urbaj altlernejoj de Osako en la 21-a kaj la 22-a de janunaro, nome morgaŭ kaj postmorgaŭ.
La arta festo konsistas el tri branĉoj: muzika, ekspozicia kaj teatra.

Sep lernejoj partoprenas en la teatra branĉo.
En la 21-a de januaro, sabato:
je 12:40, la Komerca Altlernejo de Curumi,
je 14:00, la Komerca Altlernejo de Tennoĝi,
je 15:20, la Komerca Altlernejo de Higaŝi.
En la 22-a de januaro, dimanĉo:
je 10:20, la Altlernejo de Kogej,
je 11:40, la Altlerneja Sekcio de la Blindula Lernejo,
je 13:20, la Altlernejo de Ogimaĉi,
je 14:40, la Altlernejo de Minami.

Oni povas vidi ĉiun teatraĵon senpage ĉe la "Kodomo Bunka Sentaa(Kultura Centro por Infanoj)", kiu lokiĝas apud la Biblioteko de Ĉuo, la stacidomo de Niŝinagahori de subtera fervojo de Osako.

la 2-a de Februaro, 2006

Japana sistemo de lernejoj

En Japanio komenciĝas lerneja jaro en aprilo.
Infanoj eniras elementan lernejon kiam li havas 6 jarojn.
En Japanio oni atingas la aĝon en la antaŭa tago de sia naskiĝtago.

Tial infanoj naskitaj en la 2-a de aprilo ĝis en la 1-a de aprilo en la sekvanta jaro konsistigas lernejan jaron.
Elementa lernejo konsistas el 6 jaroj, mezlernejo konsistas el 3 jaroj. Tiuj lernejoj estas devigaj, nome la registaro devas pretigi por la infanoj.
Altlernejo konsistas el 3 jaroj. Tiu ne estas deviga kaj ĝenerale oni devas sukcesi en eniraj ekzamenoj.

Post altlernejo estas universitato, kolegio kaj aliaj.

La supra estas la elementa sistemo, tamen nun estas aliaj sistemoj.
Estas Mez-alt-lernejo, kiu konsistas el 6 jaroj kaj anstataŭas mez- kaj alt-lernejojn.

la 5-a de Februaro, 2006

japanaj altlernejoj

Japanaj altlernejoj klasifikiĝas en du kursoj: regula kaj profesia.
La lernejo, kie mi instruas matematikon, estas profesia.
En Osako, kie mia lernejo estas, altlernejoj klasifikiĝas en multaj kategorioj, tre malsimplaj: regula kurso(ĝenerala), regula kurso kun ĝenerala sistemo de elekto, kolektiva kurso, profesia kaj aliaj. Mi ne povas klarigi kio estas malsamaj inter ili.

la 16-a de Februaro, 2006

enira ekzameno

En Osako ni akceptas aliĝilojn al la publikaj altlernejoj hodiaŭ kaj morgaŭ.
En Osako la enira ekzameno al publikaj altlernejoj konsistas el du periodoj: la unua en februaro kaj la dua en marto.
La tago de la ekzameno por la unua periodo estas la 23-a de februaro, kaj tiu por la dua estas la 16-a de marto en ĉi tiu jaro.

la 25-a de Februaro, 2006

enira ekzameno

En la 23-a de ĉi tiu monato la aliĝintoj sidiĝis por la enira ekzameno.
Ni afiŝos la liston de la sukcesintoj en la 2-a de marto.
Estas longa kaj laciga laboro por ni.

la 3-a de Marto, 2006

Sukcesintoj de la enira ekzameno

En la 2-a de marto, ni anoncis la sukcesintojn de la enira ekzameno.

Pri "Lernejo"

Tiu ĉi estas la paĝo de ĉiuj artikoloj skribitaj en la kategorio "Lernejo" de la blogo "TAGLIBRO de birdo". La artikoloj estas en la ordo de la malnova al la nova.

La antaŭa kategorio estas "Kongreso".

La sekvanta kategorio estas "Matematiko".

Troviĝas aliaj artikoloj. Volu vidi ankaŭ la ĉefan paĝon kaj la paĝon de arkivoj.