Ĉefa paĝo

Arkivo : Aliaj

la 8-a de Januaro, 2006

Komencis blogon.

Mi nove komencis blogon en Esperanto.

Por legi plu"Komencis blogon." »

la 16-a de Januaro, 2006

11-a datreveno

La 17-a de januaro estas la 11-a datereveno de la Tertremo de Hanŝin.
Je 5:46 en la tago(japana horo, 20:46 en la 16-a de januaro UTC), 1995, min vekis granda tremo. Mi ne povis moviĝi, nek mia edzino apud mi.
Kiam la tremo finiĝis, mi ĉirkaŭiris en la domo. Mi trovis miajn filojn ekster danĝero. Mi trovis ke io falis sur la kranon en la kuirejo, kio malfermis la kranon.

Televido diris ke trajnoj iras en ordo. Estis strange ke la tertrema intenso en Kobeo ne aperas sur televido.
Mi iris al la stacidomo kaj trovis ke trajnoj ne iras en ordo. Trajnoj haltis pro la tertremo kelkan tempon. Oni anoncis ke aliaj trajnoj krom Kintecu ne iras.

Mi alvenis al mia lernejo malfruiĝinte ĉ. 1 horo. Plejparto de miaj kolegoj ne alvenis. Ĉ. kvinono de la studentoj venis al la lernejo. Mi vidis televide la teruran scenon de Kobeo.

la 29-a de Januaro, 2006

bovaĵo el Usono

Kiam bovo troviĝis en Usono infektita je la Bova Spongforma Encefalpatio, Japanio melpermesis enporti bovaĵojn el Usono.

Antaŭ ĉirkaŭ unu monato Japanio kaj Usono konsentis ke Japanio enportas bovaĵon el Usono sub la kondiĉo ke la bovaĵo devas esti tiu de la bovo ĝis la aĝo de 20 monatoj kaj ke spino devas esti forlasita.
Tamen japana inspektisto trovis bovaĵon kun spino.

Baldŭ troviĝis ke la buĉa fabriko ne sciis ke ĝi devas forlasi spinon de la bovaĵo por Japanio. Kaj en ĉiu fabriko kiu buĉas por Japanio estas inspektisto por kontroli tion. La inspektisto troviĝis ke li ne sciis tion.

Usono ne volas plenumi la kondiĉon. Tio estas la problemo. Sed Usono diras ke la bovaĵo estas sendanĝera, ne klarigas kial la inspetisto ne sciis la kondiĉon.

la 3-a de Februaro, 2006

Tennoo

Oni ĝenerale tradukas la Tennoon imperiestro. Tamen Japanio ne estas imperio, tial imperiestro ne povas esti.

La japana konstitucio diras ke la Tennoo estas la simbolo de Japanio kaj ke la Tennoeco estas hereda. Kaj la Kodo por la Tennoa Familio difinas ke viroj el la virflanka devenlinio de la Tennoa Familio heredas la Tennoecon. Tamen la nuna Tennoo havas nur du filojn, kaj post la pli juna filo viroj ne naskiĝis en la Tennoa Familio. La filoj havas nur filinojn.

Nun oni diskutas ĉu virinoj heredu la Tennoecon aŭ ne.

la 7-a de Februaro, 2006

Neĝo

En ĉi tiu jaro estas tre malvarme en Japanio.
En la nordaj partoj neĝas en vintro. Tamen en ĉi tiu vintro tro neĝas. Multaj domoj rompiĝis pro neĝamaso sur tegmento. Oni devas forŝoveli neĝamason de tegmento kaj en ĉi tiu vintro tre ofte. Multaj homoj falis dum forŝovado kaj mortis.

La tero estas en eksterordinara stato.

la 11-a de Februaro, 2006

Naskiĝtago de Japanio

Hodiaŭ estas japana festotago de la Fondiĝo.
Tamen antikve Japanio ne estis unuiĝinta, dividiĝis en multaj landoj.
Do, kiam Japanio fondiĝis?
Leĝendo diras ke la unua Tennoo estas Zinmu(legu Ĝimmu), kaj oni diras ke li enkroniĝis en la 11-a de februaro laŭ la nuna kalendaro.
Tamen multaj historiistoj dubas ke li vere estis, kaj pensas ke la "deka" Tennoo Suzin(legu Suĝin) estas la vera "unua".

la 13-a de Februaro, 2006

Nomoj de japanoj

Japanoj havas du nomojn: nome familian kaj individuan.
La familia nomo venas en la unua loko kaj la individua en la dua. Ekzemple la nuna ĉefministro estas Koizumi Zyun'itiro(Legu Ĝun'iĉiro, elparolu Ĝun kaj iĉiro aparte).
Multaj japanoj interŝanĝas la lokojn kiam ili parolas aŭ skribas en la angla kaj aliaj ligngvoj akordigante al la kutimo de tiaj ligvoj.
Koreoj kaj ĉinoj havas ankaŭ du nomojn kaj metas la familiajn kaj individuajn nomojn same kiel japanoj. Tamen ili metas siajn nomojn en la sama loko malkiel multaj japanoj.

la 5-a de Marto, 2006

malnova amiko

Mia malnova amiko telefonis al mi antaŭhieraŭ kaj diris ke li estas en Osako por partopreni en kongreso.
Kaj li demandis al mi ĉu mi povas vidi lin.
Mi estis libera hieraŭ kaj ni vidis matene.
Ambaŭ estas esperantistoj.
Li diris ke li partoprenos en la kongreso posttagmeze kaj mi demandis kia kongreso ĝi estas. Li diris ke ĝi estas tiu de la Instruo de la Japana Lingvo al Alilandanoj.
Ni ĝuis ĉirkaŭ du horojn da babilado pri multaj aferoj.

la 13-a de Marto, 2006

Usono La Trompisto

Nun okaziĝas la Monda Basbalo Klasika(World Baseball Classic) en Usono.
Hodiaŭmatene(laŭ japana horo, hieraŭvespere laŭ usona horo) Japanio ludis kontraŭ Usono kun usonaj juĝistoj.
En la oka matĉero japana kuranto forlasis la trian bazon post usona ludisto kaptis pilkon en flugo. Kaj juĝisto juĝis ke li sukcesis gajni poenton. Tamen usona direktoro protestis ke li forlasis la bazon pli frue ol la kapto de la pilko. Kaj usona juĝisto rekonis la proteston kaj rejuĝis ke li malsukcesis.
Japana televido elsendadas la scenon, iam normale kaj iam malrapidigante. La japana kuranto certe forlasis la bazon POST la kapto de la pilko!
Usona juĝisto juĝas POR Usono!
Kaj Usono la trompisto "venkis".

la 17-a de Marto, 2006

Usono La Fripono malvenkis.

En la Monda Basbalo Klasika hodiaŭmatene(laŭ japana horo) Meksiko ludis kontraŭ Usono kun usonaj juĝistoj.
En la tria matĉero Meksika batanto trafis stangon per la pilko, kaj li povas kuri al hejmo kaj gajnas poenton. Tamen LA fripono-juĝisto trompjuĝis ke la pilko trafis ion alian ol la stango kaj nur donis al li du bazojn.
Televido prezentas ke la pilko trafis tre altan parton de la stango, kio NE povas lasi misjuĝon.
La juĝisto estas ja tiu kiu MISjuĝis ke la japana kuranto forlasis la bazon ANTAŬ la kapto de la pilko.

Li malsukcesis venkigi Usonon ĉi-foje, kio malhelpis Usonon promociiĝi al la duonfinalo.
Koreio kaj Japanio promociiĝas al la duonfinalo.

la 21-a de Marto, 2006

La unua ĉampiono de basbalo

En la finalo de la Monda Basbalo Klasika Japanio ludis kontraŭ Kubo kaj Japanio venkis.
Japanio estas la unua ĉampiono de basbalo de la tuta mondo malgraŭ la malhelpoj de la usona juĝisto.
16 landoj partoprenis kaj ludis en kvar grupoj. En la unua etaĝo kaj la dua etaĝo ĉiuj kvar landoj ludas kontraŭ ĉiuj aliaj tri.
En la grupo de Japanio estis Koreio, Ĉinio kaj Ĉinio-Tajpejo. El la grupo Japanio kaj Koreio promociiĝis al la dua etaĝo.
En la dua grupo estis Usono, Meksiko, Kanado kaj Suda Afriko. El la dua grupo Usono kaj Meksiko promociiĝis al al la dua etaĝo.
En la tria grupo estis Kubo, Porto-Riko, Nederlando kaj Panamo. El la tria grupo Kubo kaj Porto-Riko promociiĝis al la dua etaĝo.
En la kvara grupo estis Dominika Respubliko, Venezuelo, Italio kaj Aŭstralio. El la kvara grupo Dominika Respubliko kaj Venezuelo promociiĝis al la dua etaĝo.
En la unua grupo de la dua etaĝo estis Japanio, Koreio, Usono kaj Meksiko. El la unua grupo Japanio kaj Koreio promociiĝis al la duonfinalo.
En la dua grupo de la dua etaĝo estis Kubo, Porto-Riko, Dominika Respubliko kaj Venezuelo. El la dua grupo Kubo kaj Dominika Respubliko promociiĝis al la duonfinalo.
En la duonfinalo ĉiu ludas unu solan fojon. Japanio venkis Koreion. La sola malvenko de Koreio estis tiu en la duonfinalo. Kubo venkis Dominikan Respublikon.
Ankaŭ en la finalo Japanio kaj Kubo ludis unu solan fojon, hodiaŭ.

la 12-a de Aprilo, 2006

sakuro

Sakuro estas la nacia floro de Japanio kaj japanoj tre amas la floron.
La lerneja jaro komenciĝas en aprilo kaj sakuro floras en la fino de marto aŭ en aprilo, nome en la tago de la enira ceremonio ofte floras sakuroj.

la 29-a de Aprilo, 2006

Verda(?) tago

Hodiaŭ estas nacia ferio nomata "verda tago".

Japanio havas sian propran eraon. Antikve oni ŝanĝis eraon iam pro malbona afero, iam pro morto de tennoo kaj pro aliaj kialoj. Hodiaŭ la registaro ŝanĝas eraon kiam tennoo morits.

Ĉi tiu jaro estas la 18a jaro de Heisei. La erao Heisei komenciĝis en la 8a de januaro, 1989. Antaŭ tiu tago estis erao de Ŝoŭa. La 29a de aprilo estis la naskiĝtago de la tennoo Ŝoŭa. Post lia morto la ferio "naskiĝtago de tennoo" heredis la 23a de decembro, la naskiĝtago de la nuna tennoo, kiu nun ne havas nomon.

Tennoo ne havas nomon kiam li vivas. Li nomiĝas post sia morto probable la nomo de la erao kiam li estis tennoo. La 29a de aprilo restas ferio kun la nomo de "verda tago".

Se la naskiĝtagoj de tennoo restados ferioj, post kelkaj jarcentoj plejparto de la jaro estos ferioj.

la 16-a de Majo, 2006

Al la unuiĝo de koreoj en Japanio

Estas du grupoj de koreoj en Japanio. Unu estas la Rezidantaro de Korea Respubliko, kiu hisas la flagon de Korea Respubliko(Suda Koreio) kaj la alia estas la Ĝenerala Unio de Koreaj Rezidantoj en Japanio, kiu hisas la flagon de Korea Popoldemokratia Respubuliko(Norda Koreio).
Morgaŭ la ĉefoj de ambaŭ grupoj interparolos.

Mi esperas ke la interparolo akcelu la unuiĝon de ambaŭ grupoj kaj de la registaroj de Koreio.

la 15-a de Oktobro, 2006

Moviĝis

Tiu ĉi blogo moviĝis.
Volu registri la novan URL.

la 1-a de Januaro, 2007

Feliĉan Novjaron

Multaj japanoj celebras novjariĝon.
Tio devenas de la Ŝintoismo, kion multaj japanoj ne konscias.
La Ŝintoismo estas japana originala religio, ke ĉio en la naturo enhavas dion. Tial estas multaj dioj, nome arba dio, monta dio kaj aliaj. Ĉio malpuriĝas iom post iom laŭ la ŝintoismo. La nove naskita aŭ kreita estas la plej pura. La nova jaro estas nove naskita jaro kaj tial oni benas. La ŝintoejo Ise ĝingu rekonstruiĝas en ĉiuj 60 jaroj por repurigi, kie oni benas la Diinon Amateraso, kies praido estas la Tennoo laŭ la legendo.

la 17-a de Januaro, 2007

12a datreveno

Hodiaŭ estas la 12a datreveno de la Tertremego de Hanŝin.
Ni ne devas forgesi la aferon.
En la lasta jaro mi skiribis iom pri la Tertermego. Volu legi ĝin.

la 17-a de Aprilo, 2007

Ĉu vi volas havi mortigilon?

Oni refoje mortigis multajn studentojn en Usono, kie oni povas havi pafilon laŭleĝe.
Kial oni permesas havi mortigilon? Kiom da studentoj devas esti mortigataj? Mortigiloj devas esti malpermesataj.

Mi tre bedaŭras ke oni pafis la urbestron de Nagasaki, Japanio. En Japanio estas kontraŭ leĝo havi pafilon.

la 11-a de Februaro, 2009

Mi baldaŭ fermos ĉi tiun blogon.

Pro sistema kialo mi fermos ĉi tiun blogon baldaŭ.
Estas ne certe ĉu mi remalfermu blogon en alia loko aŭ ne.

Pri "Aliaj"

Tiu ĉi estas la paĝo de ĉiuj artikoloj skribitaj en la kategorio "Aliaj" de la blogo "TAGLIBRO de birdo". La artikoloj estas en la ordo de la malnova al la nova.

La sekvanta kategorio estas "Kongreso".

Troviĝas aliaj artikoloj. Volu vidi ankaŭ la ĉefan paĝon kaj la paĝon de arkivoj.